II. LA ARTIKOLO



Laŭ
PAG ni ne uzu “la” antaŭ personaj kaj geografiaj nomoj, se ne intervenas
ne-specifa adjektivo


Viskaja
Golfo (van Biskaje)


sed la
Norda Maro, la Monto Blanka, Ludoviko la 14-a


Ankaŭ la
anoncvorto havas artikolon: la rivero Mozo (de Maas)


sed ne
titoloj kiel sinjoro, reĝo, doktoro

Cetere la
himno “La Espero” montras la uzon de “la” (“En la mondon”: nia, tiu
(konata/tuta), ĉiuj; nur ĉe “flugiloj” kaj “laboro” eblus aldoni la artikolon).
Jen ekzerco



Bv.
aldoni “la”, kie necesas


SOLVO


Ĉu ĉefa
kaŭzo de malriĉeco estas senkonsidera profitemo de entreprenoj aŭ manko de
libera merkato?


Ĉu la ĉefa
kaŭzo … estas la senkonsidera profitemo … aŭ (la) manko de …?


UEA festas
100-jaran jubileon per 93-a UK en Roterdamo, plej granda haveno de okcidenta
Eŭropo, do plej proksime al Centra Oficejo de asocio.


UEA festas
la 100-jaran jubileon per la 93-a UK en Roterdamo, la plej granda haveno de
la okcidenta Eŭropo, {mismode oni ellasadas la duan komon}, do plej proksime
al (aŭ: de) la Centra Oficejo de la asocio.


Ges-roj Umo
pasigos nokton en hotelo Orumita Kaleŝo, sed morgaŭ 24-an de julio per ŝipo
Rapida Diablo veturos tra Nova Mozo al Norda Maro, poste iros viziti preĝejon
Sankta Bartolomeo en urbo Hago kaj kun prof. P.E. Danto ili revenos per
trajno alvenonta je 13a 30 en Centra Stacidomo de kongresurbo, kie ni kun
tuta grupo unue manĝos pufkuketojn.


Ges-roj Umo
pasigos la nokton en la hotelo “La Orumita Kaleŝo”, morgaŭ, la 24-an per la
ŝipo “la Rapida Diablo” veturos tra la Nova Mozo al la Norda Maro, poste iros
viziti la preĝejon Sankta Bartolomeo en la urbo Hago kaj kun prof. P.E. Danto
revenos per la trajno alvenonta je 13h30 (la 13a 30) en la centran stacidomon
de la kongresurbo, kie ni kun la tuta grupo unue manĝos pufkuketojn.


Kiam ni
revenis hejmen pordo estis malferma, en kuirejo brulis lumo kaj poto staris
nelavita en lavŝtono.


Kiam ni
revenis hejmen, la pordo estis malfermita, en la kuirejo brulis (la) lumo,
poto staris nelavita en la lavŝtono.


Eble mankas
al mi domgardisto.


Eble mankas
al mi domgardisto.


Jen trista
informo, ni diris unu al alia.


Jen trista
informo, ni diris unu al aliaj (se duope: la alia).


Mi estas
studento el Parizo, survoje al Alpoj.


Mi estas
studento el Parizo, survoje al la Alpoj.


Oni tenis
la beston ĉe kapo kaj vosto.


Oni tenis
la beston ĉe la kapo kaj (la) vosto. (Praktike en prepozitivoj ofte mankas
“la”.)


Tio estas
plej bona el miaj libroj.


Tio estas
la plej bona el miaj libroj.


Mi loĝas ĉe
strato Cignolago.


Mi loĝas ĉe
la strato Cignolago.

style="font-size:10.0pt;font-family:"Times New Roman";color:windowtext"><![if !supportEmptyParas]> <![endif]> style="font-size:10.0pt;font-family:"Times New Roman";color:windowtext">